Spokana

La spokana [lingvo] estas planlingvo farita de Rolandt Tweehuysen, Nederlando. Ĝi estu parolata en Spokanio, fikcia lando kreata de la sama aŭtoro.

La spokana ne estis intencita por internacia komunikado. La gramatiko estas plena de bizaraj detaloj. Ĝi ne nur havas multajn regulojn sed ankaŭ multajn esceptojn al la reguloj. La aŭtoro skribis: tiuj esceptoj nur povas esti komprenitaj de tiuj, kiuj konas la historion de la lingvo dum jarcentoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search